Casimiro de Abreu (1839-1860) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | la 4-an de januaro 1839 en Silva Jardim, Rio-de-Ĵanejro, | ||||
Morto | 18-a de Oktobro 1860 en Nova Friburgo, Rio-de-Ĵanejro, | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tuberkulozo vd | ||||
Nacieco | brazila | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Brazila poeto, verkisto, dramaturgo kaj romanverkisto. | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Casimiro José Marques de Abreu (la 4-an de januaro 1839 – la 18-an de oktobro 1860) estis brazila poeto kaj romanverkisto, apartinta al la 'super-romantikisma' literatura movado. Li estas unu de la plej famaj aŭtoroj romantikismaj kiuj apartenas al la 'super-romantikismo', pro la simpla lingvostilo de siaj poemoj.
Casimiro José Marques de Abreu naskiĝis la 4-an de Januaro, 1839, en la urbo Barra de São João (kiu poste renomiĝis al "Casimiro de Abreu" omaĝe al li dum 1925), al riĉaj terkulturistoj José Joaquim Marques de Abreu kaj Luísa Joaquina das Neves. Li ricevis nur la bazajn instruojn, ĉe la Instituto Freeze, en Nova Friburgo. Obeante al sia patro, li translokiĝis al Rio de Janeiro en 1852 por dediĉi sin al komerco, kiun li malŝategis. Kune kun sia patro, li vojaĝis al Portugalio venontjare.
Tie li komencis sian literaturan karieron, laborante kiel skribisto por multaj ĵurnaloj, ekzemple 'O Progresso' kaj 'Ilustração Luso-Brasileira'. Li kunlaboris kun Alexandre Herculano, kaj Rebelo da Silva, inter aliaj. Dum sia restado en Portugalio, li verkis siajn unuajn verkojn: la teatraĵo 'Camões e o Jau', la romancrakonton 'Carolina', kaj la unuajn ĉapitrojn de romano kiu ne finiĝis antaŭ sia morto, 'Camila'.
Dum 1857, li revenis al Rio, kie li estiĝis kunlaboranto pri la ĵurnaloj 'A Marmota', 'O Espelho', 'Revista Popular' kaj 'Correio Mercantil'. Helpante pri tiu lasta, li renkontis Manuel Antônio de Almeida kaj Joaquim Maria Machado de Assis. Dum 1859, li eldonigis sian plej faman verkon, la libro de poezio kies nomo estas 'As Primaveras' (Printempoj).
Suferante de tuberkulozo, Casimiro iris al Nova Friborgo, kaj tie mortis havante nur dudek unu jarojn, la 18-an de Oktobro, 1860.