Caspueñas

Caspueñas
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19412
Demografio
Loĝantaro 138  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 2° 59′ U (mapo)40.693055555556-2.9786111111111Koordinatoj: 40° 42′ N, 2° 59′ U (mapo) [+]
Alto 855 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Caspueñas (Kastilio-Manĉo)
Caspueñas (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Caspueñas
Caspueñas (Hispanio)
Caspueñas (Hispanio)
DEC
Situo de Caspueñas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caspueñas [+]
vdr

Caspueñas [kaspuENjas] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 138 loĝantoj sur areo de 14 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9,9 loĝantoj/km², borde de la rivero Ungría. La loĝantoj nomiĝas agalloneros [agaĝoNEros] respektive agalloneras [agaĝoNEras].

Caspueñas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Supra Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, do en ties centro, je altitudo de 855 m super marnivelo. La geografiaj koordinatoj estas 40°41′35″N 2°58′43″Ok. Najbaras la municipoj Atanzón, Valdegrudas, Brihuega kaj Valdeavellano.

Heredaĵoj kaj historio

[redakti | redakti fonton]

Inter ĝiaj monumentoj elstaras la paroĥa preĝejo de la 17-a jarcento, kun dato de 1624, kiel markite en unu de la ŝtonoj de la sakristio. La publika fontano de la placo estas de 1876. En la preĝejo estas memortabulo kiu indikas ke en tiu vilaĝo naskiĝis Alonso de Veracruz, monaĥo kaj filozofo en Meksiko.

Ĉe la bordoj de la rivero Ungría stariĝis kelkaj muelejoj, el kiuj tri en la teritorio de Caspueñas, kiuj funkciis kiel farunproduktaj muelejoj el la Mezepoko al mezo de la 20-a jarcento en kiu ili konvertiĝis en elektraj centraloj, kaj ekde 1973 al 1992 en fiŝbredejo por produktado de trutoj.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 96, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Caspueñas, kie en 1949 vivis 313 homoj kaj en 1950 261, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Caspueñas kie oni falis al 47 lokuloj en 1991 - poste la nombro iom solidiĝis, en 2023 estis 138.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]