Castejón de Alarba | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of Aragon (en) ![]() ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50346 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 79 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 11′ N, 1° 38′ U (mapo)41.1832364-1.6360291Koordinatoj: 41° 11′ N, 1° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 916 m [+] | ||
Areo | 17,562906 km² ( 175 6.2 906 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Castejón de Alarba [kasteĤON deaLARba] (Castellón d'Alarba en aragona lingvo) estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Castejón de Alarba estas etimologie komprenebla kiel Kasteleto de Alarba, alude al la apuda Alarba
Castejón de Alarba estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud. La municipa teritorio estas en la Iberia Sistemo, okcidente de la valo de la rivero Jiloca, inter tiu kaj la valo de la rivero Ortiz, ĉe la montaro Sierra de Pardos. En la komarko ĝi estas sude de Maluenda. Ĝenerale norde limas kun Olvés, sude kun Acered, oriente kun Alarba kaj Abanto kaj okcidente kun Monterde; proksime estas la Monaĥejo de Piedra kaj la Akvorezervejo La Tranquera.
La loĝloko Castejón de Alarba mem estas je 106 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 916 msm. Ĝi estas alirebla tra Alarba al la ŝoseo N-234 Sagunto-Burgos aŭ tra Acered suden.
Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. Frua mencio al Castejón de Alarba estis de la Cortes de Tarazona (1484) en kiu oni registris ekvivalenton de inter 88 kaj 110 loĝantoj. De tiu epoko estas blazondomo. La preĝejon oni konstruis meze de la 17-a jarcento kaj la fontanon en la 19-a jarcento.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Castejón de Alarba kie oni malaltiĝis el 355 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 78 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, fruktarboj, vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj altiraĵoj estas la preĝejo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la montaro.