Castel Ivano - jen itale, en la trenta dialekto Castèlo de Ivàn - ekde 2016 estas komunumo de Italio: ĝi komence de 2016 ekestis el la antaŭaj loĝlokoj Strigno, Spera kaj Villa Agnedo - en julio 2016 aldoniĝis la loĝloko Ivano-Fracena. La nova komunumo situas en la regiono Trentino kaj Sudtirolo/Supra Adiĝo kaj en ties pli suda provinco Trento, en la nordo de la ŝtato. Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 267 loĝantoj sur areo de 34,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 94 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Bieno, Castelnuovo, Ospedaletto, Pieve Tesino, Samone und Scurelle en la sama provinco kaj Asiago en la Provinco Viĉenco.
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ab/Vista_da_ovest.jpg/280px-Vista_da_ovest.jpg) la samnoma burgo Castel Ivano
|
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/11/Vista2_da_caposaldo_Lefre_2017.jpg/280px-Vista2_da_caposaldo_Lefre_2017.jpg) Ivano Fracena (sube dekstre) kun la burgo
|