Castigaleu | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 22587 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 96 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 12′ N, 0° 35′ O (mapo)42.2050.58111111111111Koordinatoj: 42° 12′ N, 0° 35′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 836 m [+] | ||||
Areo | 26,528578 km² ( 265 2.8 578 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Castigaleu [+] | |||||
Castigaleu [kastigaLEŬ] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudorienta centro de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Ĝia municipa teritorio estas en la sudorienta centro de la komarko Ribagorza, borde de la rivero Cajigar, okcidente de la rivero Noguera Ribargorzana kiu faras limon inter Aragono kaj Katalunio.
Ĝi limas norde kaj oriente kun Monesma y Cajigar, sude kun Tolva kaj okcidente kun Lascuarre kaj Isábena. Oni parolas variaĵon de la kataluna. Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj: Castigaleu (municipa ĉefurbo), San Lorenzo (je malpli ol 700 m de preskaŭ senhomejo Almunia de San Lorenzo, apartenanta al Tolva), Santas Masas kaj La Almella.
La klimato estas malvarma, nome montara.
La loĝloko Castigaleu mem kiel sidejo de la municipo (836 msm)[1] estas je 111 km oriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-2613 okcidente kun Lascuarre, laŭ ŝoseo HU-V-9321 sude kun Tolva kaj per loka ŝoseo norde kun Monesma y Cajigar.
Laŭ Ubieto Arteta, Castigaleu estis menciita por la unua fojo en 1042. En 1322 ĝi aliĝis al la Graflando Ribagorza. San Lorenzo estis menciita en 1209.
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. En 1808, dum la Milito de Hispana Sendependigo, la francaj trupoj rabadis la preĝejon. En 1834 oni kreis propran municipon.[2]
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. Ĉefaj damaĝoj okazis en la preĝejo kaj arkivoj. Tiuepoke la municipo eldonis proprajn monbiletojn.[2]
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Puente de Montañana kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 88 loĝantoj (2022).[3]
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj fakte en Castigaleu:
Krome preĝejo kaj ermitejo en San Lorenzo.