Castillo-Albaráñez | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Valera PSOE | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 22 (2016) | ||
Loĝdenso | 1,77 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 18′ N, 2° 24′ U (mapo)40.2991751-2.3929946Koordinatoj: 40° 18′ N, 2° 24′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 12,43 km² (1 243 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Castillo-Albaráñez [kasTIjo] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
La loĝanto nomiĝas castialbareniense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 22 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,77 loĝ/km².
Castillo-Albaráñez estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko. La areo de ties teritorio estas de 12,43 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°17′57″N 2°23′35″Ok.
Ŝajne oni fondis tiun setlejon ĉirkaŭ la 12a jarcento. La vilaĝo estis konkerita en tempoj de la Cido, kaj restis kiel senjoro la kapitano Álvar Fáñez de Minaya, nome kuzo de la Cido.
Estas preĝejo de la 16a jarcento kun sonorilmuro kaj ermitejo de la 17a jarcento.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Castillo-Albaráñez, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Castillo-Albaráñez kie oni alvenis al la nunaj 22.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el dekstra partio PP.
Agrikulturo (sunfloroj, olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Forstado de pinoj, poploj kaj kverkoj. Servoj kaj loĝejoj.