Castillonroy | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22572 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 322 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 53′ N, 0° 31′ O (mapo)41.8850.51361111111112Koordinatoj: 41° 53′ N, 0° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 442 m [+] | ||
Areo | 37,578246 km² ( 375 7.8 246 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Castillonroy [kastiljonROJ] (katalune "Castellonroi")[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Castillonroy estas parto de la nomita "Aragona Strio", ĉar ĝi estas teritorio de katalunparolantoj de Aragono.
Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko La Litera, okcidente de la rivero Noguera Ribagorzana. La municipa teritorio limas norde kun Baldellou, kaj okcidente kaj sude kun Tamarite de Litera, kaj oriente kun la provinco Ilerdo. Aktuale, la municipo Castillonroy aŭ Castellonroi enhavas la jenajn kernojn: Castillonroy aŭ Castellonroi, Piñana kaj Santa Ana.
La loĝloko Castillonroy mem kiel sidejo de la municipo (985 msm)[2] estas je 102 km sudoriente de Huesca, inter la rojoj Solà kaj Lo Reguer. Ĝi estas komunikata laŭ la nacia ŝoseo N-230 nordokcidente kun Baélls kaj Alcampell, kaj sudoriente kun Ivars de Noguera jam en Katalunio.
La loknomo sugestas, ke kastelo atestis pri la defenda graveco de la loko. Tiukadre estas tri kasteloj en la municipa blazono.
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. Dume oni starigis kolektivecon en la urbo ĉefe fare de la anarkiismaj trupoj.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Castillonroy kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 328 loĝantoj (2022).[3]
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (fruktarboj, cerealoj) kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj kaproj) al malfermo al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj: