Castions di Strada - prononco [kastJONS di STRAda] - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. La Adriatika Maro proksimas en distanco de malmultaj kilometroj. Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 644 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Jozefo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Bicinicco, Carlino, Gonars, Mortegliano, Muzzana del Turgnano, Pocenia, Porpetto, San Giorgio di Nogaro kaj Talmassons.