Castrillo de Onielo

Castrillo de Onielo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 34219
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 99  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 4° 18′ U (mapo)41.8587256-4.3019806Koordinatoj: 41° 52′ N, 4° 18′ U (mapo) [+]
Alto 825 m [+]
Areo 40,27 km² (4 027 ha) [+]
Castrillo de Onielo (Provinco Palencio)
Castrillo de Onielo (Provinco Palencio)
DEC
Situo de Castrillo de Onielo
Castrillo de Onielo (Hispanio)
Castrillo de Onielo (Hispanio)
DEC
Situo de Castrillo de Onielo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castrillo de Onielo [+]
vdr

Castrillo de Onielo [kasTRIljo deoNJElo] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Castrillo de Onielo estas etimologie komprenebla kiel Fortikaĵeto de Doña Eilo, iama posedantino.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Arko de iama murego.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 40,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 104 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 700 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 37 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio limas kun la loĝlokoj Vertavillo, Valle de Cerrato, Baltanás kaj Villaconancio.

Estis antaŭromia kaj romia fortikaĵo kun murego, el kiu restas enireja arko.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Unu el la unuaj feŭdaj senjoroj de la urbo estis Doña Eilo, unua edzino de la grafo Ansúrez, fondinto de Valadolido, de kiu deriviĝis la nomo «Castillo de Doña Eilo». Poste estis mencio de "Castrello de domna Eilo" kaj en 1233 mencio de Pedro Fernández "de Castriel de don Elo". En 1345, la urbo nomiĝis "Castrel de Onnielo". En 1474 estis grava juda kvartalo, kiu malaperis en 1493 (oni konservas simbolon ĉe pordo de privata domo).

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo, muelejoj, pilorio, blazondomoj (ekzemple de iama estro de Inkvizicio ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]