Castru Valnera [ 1] (kantabre ) aŭ Castro Valnera (hispane ) estas monto en oriento de la Kantabra Montaro , en masivo Montoj de Pas . Ĝi situas en la montpasejoj Portillo de Lunada kaj Las Estacas de Trueba . Ties suda flanko estas en la komarko Las Merindades , en la provinco Burgoso (Kastilio kaj Leono ) kaj ties norda flanko estas en la komarko Valles Pasiegos , en Kantabrio . Ties alteco (1718 m) estas tiu plej alta inter ĝi kaj Pireneoj , en Navaro . En la norda flanko estas formaĵoj produktitaj de glaĉeroj dum Kvaternaro , kiuj estas tiuj plej malaltaj en Hispanio . En la nord-orienta flanko, en Portillo de Lunada ekfluas la rivero Miera , kaj en la nord-okcidenta flanko ekfluas la rivero Pandillo , kiu estas unu el la unuaj alfluantoj de la rivero Pas . En la sudokcidenta flanko ekfluas la rivero Trueba , kiu fluas en la riveron Nela (siavice fluantan en Ebron ).
Suda flanko, en Burgoso.
↑ Penny, Ralph. (1969) “5/1”, El habla Pasiega: Ensayo de Dialectología Montañesa , 1‑a eldono (hispane ), Tamesis Books Limited, p. 204 . ISBN 978-0-900411-05-2 . “§204 San Roque de Riomiera: "[…] Montañas: Bernachu, el Castru Valnera, Cubulruyu, […]"”.