Castroserna de Abajo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40318 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 36 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 12′ N, 3° 44′ U (mapo)41.207222222222-3.735Koordinatoj: 41° 12′ N, 3° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 983 m [+] | ||
Areo | 12 km² (1 200 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Castroserna de Abajo [+] | |||
Castroserna de Abajo [kastroSERna deaBAĥo] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. Castroserna de Abajo estas komprenebla etimologie kiel Malsupra Fortikaĵo de Kultivpeco (el kelta senara).
Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 12,62 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 33 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 300 el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 55 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Condado de Castilnovo, Santa Marta del Cerro, Valleruela de Sepúlveda kaj Prádena.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Ĝi apartenis al Ochavo de Prádena de la Comunidad de villa y tierra de Sepúlveda.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.