Castroverde de Cerrato | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47182 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 195 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 45′ N, 4° 13′ U (mapo)41.755555555556-4.2208333333333Koordinatoj: 41° 45′ N, 4° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 780 m [+] | ||
Areo | 32,76 km² (3 276 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Castroverde de Cerrato [+] | |||
Castroverde de Cerrato [kastroBERde dezeRAto] estas municipo en la nordoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Valle del Esgueva (Valo de Esgeva) en la nordoriento de la provinco. Castroverde de Cerrato estas etimologie komprenebla kiel Verda Kastelo de Cerrato alude al subkomarko Cerrato, kastelo (pro mezepoka konstruaĵo kies restaĵoj ankoraŭ ekzistas aŭ pro iama kastrumo antaŭromia) kaj verda pro la ĉirkaŭa kamparo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 32,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 196 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 500 loĝantojn ekde la 1950-aj jaroj. Ĝi distas 50 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas angule kun la provinco Palencio kaj precize kun municipoj Villaco, Torre de Esgueva, Valbuena de Duero, Torre de Esgueva kaj Fombellida. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Esgueva.
Estas restaĵoj de vakceoj kaj de romianoj. En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Frua dokumentita mencio datas de 1351 kiam ĝi estis ĉefo de komunumaro nome merindad de Cerrato kaj estis posedo de diversaj nobeloj. En la 16-a jarcento, temis pri komunumaro Concejo de Castroverde, kun Villaco, Torre de Esgueva kaj Fombellida; la kvar loĝlokoj, plus aliaj loĝlokoj -delonge malaperintaj-, formis tiun asocion kiu pluis ĝis la 18-a jarcento; en la urbodomo de Torre estas oficiala dokumento, per kiu oni esprimas la tialojn por ties separiĝo, kaj la korespondan havigon de tiu (1820).
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la restaĵoj de la kastelo, la novklasika preĝejo de 1807 kaj la Arko de Sankta Klara kiel restaĵo de la iama murego.