Cecilia Roth | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Cecilia Roth | |||||
Naskonomo | Cecilia Edith Rotenberg Gutkin | ||||
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1956 (68-jaraĝa) en Bonaero | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Argentino Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Abrasha Rotenberg vd | ||||
Patrino | Dina Rot (en) vd | ||||
Gefratoj | Ariel Rot (mul) vd | ||||
Edz(in)o | Fito Páez (1992–2001) vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1976– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cecilia Edith Rotenberg Gutkin (Bonaero, 8a de aŭgusto 1956), plej ofte konata kiel Cecilia ROTH, estas argentina aktorino de teatro, kino kaj televido.
Ŝi internacie ekfamiĝis laborante kun la laŭdita reĝisoro Pedro Almodóvar en la 1980-aj jaroj, protagoniste en Todo sobre mi madre en 1999, filmo kiu ricevis Oskar-premion. Siaflanke ŝi ricevis dufoje Goja-premiojn kaj la Eŭropan Kinpremion al la Plej Bona Aktorino, estante la nura latinamerika aktorino kiu ricevis tiun premion.[1]
Inter ŝiaj kinaj filmoj menciindas Martín (Hache), Una noche con Sabrina Love, Kamchatka, Dolor y gloria kaj El Ángel.
Ŝi ekaktoris sialande ĝis en 1976 setliĝis en Hispanio fuĝe el la militista diktaturo.
Ŝi plue laboris en Argentino, krom atingi plenan sukceson en la hispana kino ekde siaj unuaj aperoj en Las verdes praderas, de José Luis Garci, Arrebato, de Iván Zulueta, kaj Laberinto de pasiones, de Pedro Almodóvar. Inter plej elstaraj filmoj menciindas Un lugar en el mundo kaj Martín (Hache), ambaŭ de Adolfo Aristarain, kaj ŝia protagonista rolo en Todo sobre mi madre, ankaŭ de Almodóvar; kun ambaŭ reĝisoroj ŝi atingis Goja-premiojn al la plej bona aktorino.
En televido ŝi protagonistis televidajn seriojn Por amor, Nueve lunas, Epitafios, kun Julio Chávez kaj Leonardo Sbaraglia, kaj Tratame bien, denove kun Chávez. Krom kinon kaj televidon, ŝi faris ankaŭ teatron kaj en Argentina kaj en Hispanio. De 2013 ĝis 2014 ŝi ludis per teatraĵo de Philippe Blasband Una relación pornográfica, kun Darío Grandinetti.
Ŝi ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 2022, reprezentante latinamerikajn geaktorojn.