Ceclavín | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Regiono | ![]() | ||
Provinco | ![]() | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10870 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juana Chaparro Hernandez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 781 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 49′ N, 6° 46′ U (mapo)39.8213711-6.7735895Koordinatoj: 39° 49′ N, 6° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 322 m [+] | ||
Areo | 159 km² (15 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ceclavín estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 1 781 loĝantoj sur areo de 159 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas ceclavineros.
Ceclavín estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 322 m kaj je 82 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 159 km². Ĝi situas en la angulo inter la riveroj Alagono okcidente kaj Taĵo sude.
Laŭ la Libro de los Millones en la 16a jarcento tiu vilaĝo apartenis al la historia distrikto Tierra de Alcántara ene de la tiam nomata Provinco de Trujillo. En 1842 la vilaĝo enhavis 850 familiojn kaj 4656 loĝantojn. De tiam la loĝantaro duoniĝis.
Agrikulturo kaj brutobredado.
En Ceclavín konserviĝas perfekte la jurisdikcia pilorio de la vilaĝo. La stilo estas gotiko. Ĝi enhavas bazon, kolonon (dekorita per buloj inter helikoidoj) kaj kvar krucaj brakoj kiuj figuras bestajn kapojn.
En arkitekturo elstaras la Preĝejo de Nuestra Señora del Olmo (Virgulino de la Ulmo).