Cendejas de la Torre | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19245 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 24 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 59′ N, 2° 51′ U (mapo)40.980277777778-2.85Koordinatoj: 40° 59′ N, 2° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 971 m [+] | ||
Areo | 14,27 km² (1 427 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cendejas de la Torre [+] | |||
Cendejas de la Torre [zenDEĥas delaTOre] (C. de la Turo) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 24 loĝantoj sur areo de 14,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,7 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas sintilienses.
Cendejas de la Torre situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 972 m super marnivelo; je 62 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°58′49″N 2°51′00″Ok. Najbaras la municipoj Baides, Villaseca de Henares, Matillas, Bujalaro, Cendejas de Enmedio kaj Viana de Jadraque, kiuj distribuiĝas laŭ la sekva skemo:
Nordokcidente: Cendejas de Enmedio | Norde: Viana de Jadraque | Nordoriente: Baides |
Okcidente: Cendejas de Enmedio | Oriente: Villaseca de Henares | |
Sudokcidente: Bujalaro | Sude: Matillas | Sudoriente: Villaseca de Henares |
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 560 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 694 loĝantoj en 1930 al 27, tio estis oni perdis preskaŭ la 700 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Cendejas de la Torre, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Cendejas de la Torre kie oni falis al 27 en 2016 kaj 24 en 2024.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.