Centr-altaĵaj kserofitaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso, One Earth Ecoregion [+] | ||||
Koordinatoj | 25° 44′ 21″ S, 128° 59′ 45″ O (mapo)-25.73924722128.99571667Koordinatoj: 25° 44′ 21″ S, 128° 59′ 45″ O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 288 670 km² (28 867 000 ha) [+] | |||
Areo | 288 670 km² (28 867 000 ha) [+] | |||
|
||||
Centr-altaĵaj kserofitaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Central Ranges Xeric Scrub Ecoregion [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
La centr-altaĵaj kserofitaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Aŭstralio. La ekoregiono grandparte kongruas kun la IBRA-regiono Centraj Altaĵoj difinita kadre la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-unuo "tanamia kaj grand-sabla dezertoj".
La regiono konsistas el sablaj ebenaĵoj kun iuj areoj de rokaj altebenaĵoj. Tiuj ebenaĵoj havas sekan klimaton sed ricevas iom da precipitaĵo kaj somere kaj vintre. Tiu areo enhavas la malproksiman urbon de Alic-Fonto dum la herbejoj estas hejmo al kelkaj aborigenaj komunumoj aŭ estas uzitaj por brutaropaŝtado.
Tiu ekoregiono enhavas kvar IBRA-regionojn; Burt Plain, Montaro MacDonnell, Finke, kaj Centraj Altaĵoj, kaj inkludas la Centr-altaĵajn Centron de Biodiverseco. La vegetaĵaro konsistas el densa, rezistema spinifeksa herbejo kun kelkaj arbarkovritaj areoj de diferencaj akacioj (Acacia papyrocarpa, A. pendula, A. sibilans, A. coriacea). La regiono kaj speciale Montaro MacDonnell estas hejmo al kelkaj specialigitaj endemiaj plantospecioj inkluzive de Livistona mariae (arekacoj) de Palmo-Valo (angle : Palm Valley, Norda Teritorio) en Finke-kanjono Nacia Parko.
Birdoj inkludas ruĝ-vost-nigran kakatuon (Calyptorhynchus banksii) kaj eremiornon (Eremiornis cateri), dum aliaj notindaj bestoj estas populacioj de Petrogale lateralis (marsupiuloj) en MacDonnell-Montaro kaj la aŭstralia verda arborano (Litoria caerulea).
Tropaŝtado de brutaro kaj enkonduko de bestoj inkluzive de ĉevaloj, azenoj kaj kunikloj estas minaco al vivejoj.
25° 44′ 21.29″ S 128° 59′ 44.58″ O / 25.7392472 °S, 128.9957167 °O (mapo)