Centra simetrio rilate punkton P estas tia geometria transformado SP de ebeno aŭ spaco, ke SP(Q) = R nur tiam kiam punkto P estas centro de segmento de QR. Punktoj Q kaj R nomiĝas punktoj simetriaj rilate al la centro de simetrio P.
Geometria figuro F, kiu estas bildo de si mem sub transformo SP, kiu estas centra simetrio, t.e. SP(F) = F, havas la centron de simetrio en punkto P. Geometria figuro havas ne pli ol unu centron de simetrio.