Cepeda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37656 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 303 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 28 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 28′ N, 6° 2′ U (mapo)40.465277777778-6.0413888888889Koordinatoj: 40° 28′ N, 6° 2′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 625 m [+] | ||
Areo | 10,73 km² (1 073 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cepeda, Salamanca [+] | |||
Cepeda estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar.
Ĝia municipa teritorio estas formata de ununura loĝloko, okupas totalan areon de 10,73 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havas 346 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol mil loĝantojn dum la 20-a jarcento.
Ĝi havas jarcentan historion kun gravo en Mezepoko. Tradicia ekonomio estis bazata sur agrikulturo kaj ĉefe brutobredado. Nuntempe gravas turismo pro la popola arkitekturo kaj natura ĉirkaŭaĵo.