Cereceda de la Sierra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37621 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 62 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 34′ N, 6° 6′ U (mapo)40.571388888889-6.0961111111111Koordinatoj: 40° 34′ N, 6° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 979 m [+] | ||
Areo | 15,48 km² (1 548 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cereceda de la Sierra [+] | |||
Cereceda de la Sierra estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar kaj al la municiparo Las Dehesas. Cereceda de la Sierra signifas Ĉerizarbaro de la Montaro.
Ĝia municipa teritorio estas formata de ununura loĝloko, okupas totalan areon de 15,48 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havas 66 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcentoj.
Ties altitudo estas de 981 m super marnivelo. Ĝi estas proksimume je 68 km de Salamanko provinca ĉefurbol, je 12 km de La Alberca, je 15 km de Tamames kaj je 45 km de Ciudad Rodrigo. Je 14 km estas Peña de Francia nome montaro kiu estas hejmo de la Sanktejo de la Virgen de la Peña. La municipa teritorio de Cereceda de la Sierra limas norde kun Aldeanueva de la Sierra kaj La Bastida; oriente kun Cilleros de la Bastida; okcidente kun El Cabaco kaj sude kun Nava de Francia, San Martín del Castañar kaj San Miguel del Robledo.