Cetoniinae

Cetonia aurata.

Cetonienoj estas subfamilio de skarabedoj, de iuj aŭtoroj konsiderata kiel aparta familio. Kvankam ili troviĝas en la tuta mondo, la arealcentro estas la tropikoj. Proksimume 3000 specioj kaj 400 genroj estas konataj. En multaj specioj la imaginoj havas okulfrape helan aŭ metalece brilan koloron. Por flugi ili povas malfaldi la duan paron de flugiloj per flekso sub la malfermitaj elitroj, escepte por koleopteroj. La imaginoj nutras sin per likataj fluaĵoj, ekzemple per sevo el vundoj de arboj, aŭ plurkaze per molaj fruktoj. La larvoj disvolviĝas en detrito.[1]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Euchroea coelestis de Madagaskaro.
Flugado de Cetonia aurata; la fermitaj elitroj estas facile konstateblaj.

Al la cetonienoj apartenas la plej grandaj kaj koloraj specioj de Scarabaeoidea, ekzemple la goliatoj (Goliathus). Ili havas korpolongon de 8-110 mm kaj pli aŭ malpli platan korpoformon. Ili diversas de nebrile brunaj kaj nigraj ĝis okulfrapaj kaj brilaj, ofte kun metalecaj aŭ emajlecaj koloroj en komplikaj regulecoj.

La interna kaj eksterna loboj de la maksilo estas kunkreskintaj. La mandibloj havas ventraflanke stridilon. La korpo tipe estas C-forma; nur kiam ili vundite ekmoviĝis malantaŭen ili etendas sin. Ĉe kelkaj genroj okuletoj formiĝas. La tormoj de la epifaringo estas nekreskintaj kaj malsimetriaj.[1]

La imaginoj nutras sin preskaŭ ekskluzive per lekado de fluaĵoj, ekzemple el la vundoj de arboj aŭ el fruktoj kaj nektaro, sed iuj specioj ankaŭ manĝas la molajn partojn de floroj (la stamenojn). La tribo Cremastocheilini enhavas speciojn kiuj voras la idojn kaj nutroprovizojn de sociaj insektoj. Aro de specioj eltroviĝis en sterko kaj ankaŭ en termitejoj. La plejmulto el la specioj estas diurnaj. La flugado de plenkreskaj cetonienoj estas unika, dum kiu la elitroj ne malfermiĝas, sed la dua subkuŝanta paro de flugiloj malfaldiĝas tra aperturo malantaŭ la ŝultroj.[1]

Tipe la larvoj loĝas libere en detrito aŭ en sedimentiĝintaj restaĵoj de organismoj kaj en ligno putriĝinta kaj riĉiĝinta je proteino pro funga enkresko. Kelkaj specioj ekzistas kiuj specialiĝis, manĝante detriton en formikejoj aŭ en la nestoj de rabobirdoj. Se la larvoj estas vunditaj, ili ruliĝas malantaŭen kaj moviĝas en vermeca, pulseca maniero. Ĉe la moviĝo ili tiras sin per firmaj ketoj.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Rolf G. Beutel, Richard A. B. Leschen: Handbuch der Zoologie - Coleoptera, Beetles, Volume 1: Morphology and Systematics (Archostemata, Adephaga, Myxophaga, Polyphaga partim). 1-a eldono. De Gruyter, 2005, ISBN 3-11-017130-9, p. 402 kaj sekvaj.