Cevenoj | |||
---|---|---|---|
montara sistemo | |||
Alteco |
1 702 m | ||
Geografia situo | 44° 26′ N, 3° 44′ O (mapo)44.426236113.73926389Koordinatoj: 44° 26′ N, 3° 44′ O (mapo) | ||
| |||
La Cevenoj[1] (france Cévennes, okcitane Cevenas) estas montara sistemo en la plej sudorienta parto de la Centra Masivo de Francio. Karstaj montoj kun mallarĝaj, krutaj gorĝoj kaj altebenaĵoj karakterizas la pejzaĝon. Monta kaj mediteranea floro kaj faŭno kunfandiĝas unu en la alian.
Centra, aparte ekologie protektita parto estas la Nacia Parko Cevenoj. Sude la montaro limas kun la historia regiono Langvedoko.