Ĉaharŝanbe Suri (perse چهارشنبهسوری Čahār-šanba(-e)-sūrī,[1][2] kutime prononcata Čāršanba-sūrī;[3]), ankaŭ vaste konata kiel la persa Fajrofestivalo,[4][5][6] estas irana festivalo festata sur la hieraŭo de la lasta merkredo antaŭ Noruzo (la Irana Nova Jaro).[7]
La nomo de la festivalo konsistas el la vortoj Ĉaharŝanbe, la persa vorto por merkredo, kaj sur, kiu estas varianto de sorĥ (سرخ – sorx; "ruĝa") kiu referenca ĉu al la fajro mem ĉu al la ruĝa koloro. Ĝi estas ofte tradukata kiel merkreda lumo aŭ la ruĝa merkredo. La ruĝa koloro estas simbolo por la bona sano kaj matureco en la persa tradicio.
Diversaj lokaj nomoj de la festivalo estas:
Ĉarŝanbe Suri estas preludo al Noruzo (la Irana Nova Jaro), kaj estas festata kun piroteknika artfajraĵo kaj saltoj super fajroj. Miksitaj nuksoj kaj beroj estas ankaŭ servataj dum la festo.
La festado kutime komenciĝas en la vespero, kun homoj farantaj ĝojfajrojn kaj saltante super ili (animpurigaj praktikoj troviĝas ankaŭ en la kelta pagana festivalo Beltano).
La tradicia poezia citaĵo zardi ye man az to, sorkhi ye to az man estas ankaŭ kantata, kiu laŭvorte signifas "mia flaveco estas via, via ruĝeco estas mia." Tio signifas ke oni deziras ke la fajro prenu onian palecon, malsanon, kaj problemojn kaj anstataŭigu ilin per varmo kaj energio. Ĝi estas purigo-rito, kiu estas tradicie rigardita necesa antaŭ la alveno de printempo ĉe la printempa ekvinokso.[9]