Por samtitola artikolo vidu la paĝon Champagnole (stacidomo). |
Champagnole | |||||
komunumo | |||||
Urbo-domo de Champagnole
| |||||
|
|||||
komunumo en Francio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Oficiala nomo: Champagnole | |||||
Ŝtato | Francio | ||||
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | ||||
Departemento | Jura | ||||
Arondismento | Lons-le-Saunier | ||||
Kantono | Champagnole | ||||
komunumaro | Champagnole Porte du Haut-Jura | ||||
Situo | Champagnole | ||||
- koordinatoj | 46° 44′ 53″ N 05° 54′ 28″ O / 46.74806 °N, 5.90778 °O (mapo) | ||||
Plej alta punkto | |||||
- alteco | 783 m s. m. | ||||
Plej malalta punkto | |||||
- alteco | 476 m s. m. | ||||
Areo | 20,18 km² (2 018 ha) | ||||
Loĝantaro | 8 000 (2021) | ||||
Denseco | 396,43 loĝ./km² | ||||
Urbestro | Guy SAILLARD 2014-2026 | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | 39300 | ||||
INSEE | 39097 | ||||
Vikimedia Komunejo: Champagnole | |||||
Retpaĝo: http://www.champagnole.fr | |||||
Champagnole (proksimuma prononco "ŝãmpaNJOL'") estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Jura, nomita laŭ la montaro Ĵuraso, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté. Fine de 2021 en la komunumo vivis 8 000 loĝantoj sur areo de 20,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 396 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lons-le-Saunier kaj al la kantono kantono Champagnole.
La teritorio havas komunan limon kun Ardon, Bourg-de-Sirod, Cize, Crotenay, Équevillon, Monnet-la-Ville, Montrond, Ney, Pont-du-Navoy, Sapois, Syam kaj Vannoz.
La urbo kromnomita "Perle du Jura" (Perlo de Ĵuraso) estas turista urbo. La rivero Ain trafluas ĝin.
Per la ĝenerala mobilizado, ĉiuj viroj, kiuj kapablas iri al la milito estis varbitaj por la Unua Mondmilito. Kiel preskaŭ ĉiuj urboj, Champagnole ŝajnis nur virina loko, kun infanoj kaj maljunuloj; la virinoj prenis kun si la taskojn kaj respondecojn, pri kiuj oni senigis ilin ĝis tiu tempo. Je la fino de la milito, 120 viroj perdis sian vivon.
Dum la milito, kanadaj trupoj kampadis en la ĉirkaŭaĵo de la urbo por ekspluati la lignon en la Arbaro de la Joux (franclingve Forêt de la Joux) servante la bezonegon de la milita maŝino.
Ekde la 1-a de januaro 2017, ĝi estas la sidejo de la komunaro nomita "Champagnole Porte du Haut-Jura" (Champagnole Pordo de Alta Ĵuraso).
1846 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2008 | 2018 | 2020 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
3303 | 7531 | 9273 | 10293 | 9713 | 9250 | 8616 | 8135 | 8098 | 7989 | 8040 |