Chan Santokhi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Chan Santokhi | |||||
Naskiĝo | 3-an de februaro 1959 (65-jaraĝa) en Lelydorp, Suriname | ||||
Ŝtataneco | Surinamo vd | ||||
Partio | Progressive Reform Party (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mellisa Seenacherry (en) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Chandrikapersad “Chan” Santokhi (naskiĝis 3 februaro, 1959) estas surinama politikisto, eksa policestro, kaj prezidanto de Surinamo ekde 2020. Inter 2005 kaj 2010, li estis Ministro de Justicio kaj Polico.
En septembro de 2005, Santokhi estis ĵurigita kiel Ministro de Justico kaj Polico en nomo de la Progresema Reforma Partio, kaj daŭris en tiu pozicio ĝis aŭgusto 2010. Li estis elektita prezidanton en baloto sen kontraŭkandidatoj la 13-a de julio 2020, kaj ekde la 16-a de julio samjare li estas la prezidanto de Surinamo.
Santohki naskiĝis la 3-a de februario 1959 en rura Lelydorp (tiam distrikto Suriname, nun Wanica) kiel la plej juna de naŭ infanoj. Lia patrino estis komizo en Lelydorp, kaj lia patro laboris en la haveno de Paramaribo. Lia gepatra familio estas barata-surinama kaj hindua.