Charles Laisant | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Jean Frollo |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1841 en Nanto |
Morto | 5-an de majo 1920 (78-jaraĝa) en Asnières-sur-Seine |
Tombo | Crématorium-columbarium du Père-Lachaise (en) ![]() Grave of Laisant (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Alma mater | Franca Politeknika Lernejo École d'application de l'artillerie et du génie (en) ![]() lycée Georges-Clemenceau (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Infano | Albert Laisant (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | matematikisto militisto esperantisto politikisto ĵurnalisto ![]() |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 5395 |
Charles-Ange LAISANT [lezan] (naskiĝis la 1-an de novembro 1841 en Indre apud Nantes; mortis la 5-an de majo 1920 en Asnières apud Parizo) estis franca matematikisto, politikisto[1] esperantisto kaj framasono.
Li estis oficiro ĝis 1876, sed jam de 1871 li interesiĝis pri politiko. Li estis deputito, redaktoro kaj direktoro de politikaj ĵurnaloj. De 1893 li dediĉis sin nur al scienco. Li verkis plurajn librojn pri supera matematiko.
En majo 1877, li estas unu el la subskribintoj de la manifesto de la 363[1], mcio de demisio de la monarkia prezidanto.
En 1879, li iĝis direktoro de la gazeto Le Petit Parisien. Kiel tia, li estis peze monpunita pro kalumnio de generalo Courtot de Cissey.
Fervora defendanto de pluraj demokratiaj reformoj, kiel la etendo de la deviga militservo de 3 jaroj al ĉiuj civitanoj, aŭ la kreado de la Nacia Emerita Fonduso[2].
Li kondukis politikan batalon por enkonduko de racia edukado bazita sur la scienco[3].
Laisant estis membro de la framasona loĝio “Raspail”, kiu aliĝis al la nova miksita obeo Droit Humain[4].
Varbita de Charles Méray al Esperanto en 1900, li propagandis ĝin inter sciencistoj. Li estis vicprezidanto de SFPE. Li kunlaboris en kelkaj esperantisaj gazetoj, kaj verkis broŝurojn pri kaj en Esperanto. Li estis vicprezidanto de la Pariza Esperanto Grupo en 1901[5].
Léo Campion, Le Drapeau noir, l'Équerre et le Compas : les Maillons libertaires de la Chaîne d'Union, Éditions Alternative libertaire, 1996, rete legebla arkivo, PDF arkivo. Pariza Esperanto Grupo, 1901[6].
![]() |
Trovu « Charles-Ange Laisant » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |