Charles Vaurie | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Charles Vaurie | ||
Naskiĝo | 7-an de julio 1906 en Beaulieu-sur-Dordogne, Corrèze | |
Morto | 13-an de majo 1975 (68-jaraĝa) en Reading | |
Lingvoj | angla • franca vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato de Novjorko University of Pennsylvania School of Dental Medicine (en) vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Patricia Vaurie (en) (1934–) vd | |
Profesio | ||
Okupo | paleontologo zoologo ornitologo kuratoro vd | |
Laborkampo | Ornitologio, zoologio, curating (en) kaj paleontologio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Charles Vaurie (7a de julio 1906, Beaulieu-sur-Dordogne, Francujo - 13a de majo 1975, Reading (Pensilvanio)) estis francdevena usona ornitologo. Li naskiĝis en Francio, sed translokiĝis al Trenton, Nov-Ĵerzejo, kiam li estis junulo. Li studis en la Novjorka Universitato kaj poste doktoriĝis kiel dentisto en la Universitato de Pensilvanio en 1928.
Li interesiĝis pri pentrado de birdoj kaj poste edziĝis al entomologiisto edzino, Patricia Wilson, en 1934, kun kiu li kunĝuis nombrajn kampoveturadojn. Vaurie asociiĝis kun la American Museum of Natural History kaj ĉirkaŭ 1946 li iĝis Research Associate. Li produktis pli da 150 ornitologiajn publikaĵojn. Lia plej grava verko estis sistema skizo de la birdoj de Palearkto. Ĉirkaŭ 1956 li iĝis plentempa ornitologo ĉe AMNH, kaj Curator ĉirkaŭ 1967. Mortonta li estis membro de la Komitato de Ornitologia Nomenklaturo de la International Ornithological Congress.
Li priskribis unuafoje la speciojn de la Kripta muŝkaptulo, Ficedula crypta, Vilkabamba furnario, Schizoeaca vilcabambae kaj Centrazia kaprimulgo, Caprimulgus centralasicus.