Charlotte Alington Barnard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Charlotte Alington Pye |
Aliaj nomoj | Claribel |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1830 en Louth |
Morto | 30-an de januaro 1869 (38-jaraĝa) en Dovero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Okupo | |
Okupo | poeto himnoverkisto komponisto verkisto |
Charlotte Alington Barnard (1830-1869), konata ankaŭ kiel Claribel laŭ sia plumnomo, estis angla poeto kaj komponistino [1].
Claribel komencis verki poezion kiel infano kaj iĝis unu el la plej popularaj kaj sukcesaj komponistoj de baladoj en la 1860-aj jaroj en Anglio [2].
Ŝi studis muzikon kun la pianisto William Henry Holmes kaj la fama kantisto kaj komponistino Charlotte Sainton-Dolby (V. en m. 155) [2]. Charlotte Barnard estis produktiva baladisto kaj himnoverkisto. En la dek jaroj inter la publikigo de ŝia unua verko kaj ŝia morto, en la aĝo de 38, preskaŭ 100 komponaĵoj aperis en la listoj de eldonistoj, kaj preskaŭ 25 pli estis publikigitaj poste.
Plej multaj el ŝiaj verkoj estis "salonaj baladoj”, origine destinitaj por hejma muzik-ludado. Sed danke al la komerca lerteco de la du ĉefaj subtenantoj de Claribel, ŝia eldonisto John Boosey kaj ŝia instruistino Charlotte Sainton-Dolby, la kanzonoj de Claribel atingis ĉiam pli grandajn spektantarojn kaj ĉiam pli profesiajn stadiojn. Ŝi estis priskribita kiel "unu el la komerce plej sukcesaj baladkomponistoj” de tiuj jaroj.
Malgraŭ la frua morto de Charlotte Barnard, ŝiaj kantoj estis aŭditaj en britaj kaj usonaj hejmoj por la cetero de la jarcento. Ŝia unua publika sukceso kiel komponistino estis la balado “La elekto de Janet” (Janet's Choice) (1859), al ĝi sekvis “Mi ne povas kanti malnovajn kanzonojn” (I Can't Sing The Old Songs), “Ĉu vi ne diros al mi kial, Robin?” (Won't You Tell Me Why, Robin?) (1861), “La kvina matene” (Five in the Morning) (1862), “Mabel-monto” (Mountain Mabel) (1865), "Revenu al Erin” (Come Back to Erin) (1866) kaj aliaj same sukcesaj. Ankaŭ Claribel muzikigis poemojn de verkistoj kiel Tennyson, Charlotte Bronte, Longfellow, kaj Charles Kingsley.
Tiam, kiel nun, estis rivaleco inter "serioza" kaj "populara" muziko. Muzikrecenzistoj kritikis la baladojn de Claribel pro ilia troa sentimentaleco, sed aliflanke la publiko postulis bisojn ĉiufoje kiam ili estis prezentitaj. En tempo kiam koncertoj estis la sola maniero por aŭdi novajn kantojn, Claribel havis la maloftan distingon de ekskluziva kontrakto kun Boosey and Sons, grava muzikeldonejo, kiu havis proksimume 45 el ŝiaj verkoj en sia katalogo.
Whitney Thompson asertas ke Claribel “estis la unua komponisto en Anglio se temas pri ricevi tantiemon (procenton de la profitoj) por la vendo de partituroj. Laŭ multaj manieroj, ŝia kariero anoncis la komercmodelojn de la moderna muzika industrio."
Kun la havebleco de partituroj kaj pianoj en viktoriaj hejmoj, la kanzonoj de Claribel trovis larĝan kaj entuziasmajn ĝuantojn. Ili ne estis tro malfacile kanti kaj la piana akompano estis relative facila [3].
En la 1860-aj jaroj kaj la lasta parto de la 19-a jarcento, ŝiaj baladoj estis prezentitaj fare de la plej famaj kantistoj. Hodiaŭ, la nura kanzono de Claribel kiu estas vaste konata estas "Revenu al Erin". Tamen, ĝi estas ĝenerale nomita irlanda popolkanto kaj estas trovita en multaj kanzonaj popolkolektoj. En la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, Nellie Melba kaj John McCormack, du el la plej elstaraj tiamaj kantistoj, registris tiun baladon kiuj daŭre estas haveblaj, bonŝance transdonitaj de la vaksa cilindro al pli modernaj iloj. Ĝi ankaŭ estis kantita fare de Maureen O'Hara en la filmo The Quiet Man (1952).
Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 166 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
poezio kaj Prozo
Himnaj Melodioj
Baladoj kaj Kantoj
Solluda Piano
Kolektoj
Anglalingvaj himnverkistinoj (de la 18a ĝis la 19a-jarcento)