Chennevières-sur-Marne , prononco [ʃənvjɛʁ syʁ maʁn ] estas komunumo de Francio . Ĝi situas en la departemento Val-de-Marne , en la regiono Francilio aŭ Parizio . Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 18 367 loĝantoj sur areo de 5,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 485 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Ĉampinio-ĉe-Marno , Saint-Maur-des-Fossés , Ormesson-sur-Marne , Le Plessis-Trévise , La Queue-en-Brie kaj Sucy-en-Brie .
En Chennevières-sur-Marne situas la centra sidejo de la lingvolernila eldonejo Assimil , kiu interalie ekde 1973 eldonis kvar klasikajn kaj renomajn librojn pri Esperanto , la lastan el ili en 2021.
Situo de Chennevières-sur-Marne rilate al Parizo kaj la ĉirkaŭaj departementoj
Chennevières-sur-Marne situas ĉe la dekstra bordo de la rivero Marno , 15 km sudoriente de la centro de Parizo .