Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cheste (stacidomo). |
Cheste | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio • municipo de Valencilando | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 46380 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 962 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 126 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 30′ N, 0° 41′ U (mapo)39.493888888889-0.68355555555556 [+] | ||
Alto | 218 m [+] | ||
Areo | 71,4 km² (7 140 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cheste [+] | |||
Cheste estas hispana urbo kaj municipo, situanta en la interno, en la komarko Hoya de Buñol, en la provinco Valencio, aŭtonoma Valencia Komunumo, 26 kilometrojn de la provinca ĉefurbo. Ĝi havas populacion de 8 962 loĝantoj (2023). Ĝia fundamenta kaj tradicia agado estas agrikultura, fokusita precipe al la kultivado de vinberoj. Ĝi estas hispanlingva municipo, en kiu la hispana havas lingvan superregadon je jura nivelo.
La reliefo de la municipo estas ĉefe ebena, en la transiro inter la montaro de Chiva kaj la Plana de Cuart. En la municipa tereno kiu venas en la montaro de Chiva, nordokcidente, estas la plej altaj altaĵoj, kiel Portillo de San Roque (271 m), La Cumbre (392 m), Alto de los Mojones (426 m) kaj Alto del Basto (571 m). Trairas la municipan teritorion rojaj ravinoj: Cuchillo, Pedriza, Cañadafría, Peñarroya, Hondo, Grande kaj Rambla de Chiva, kiu trairas de okcidento orienten. La loĝloko estas konstruita sur ebena tereno, sur 218 metroj sur la marnivelo, kvankam estas ankaŭ malgranda altaĵo sur kiu staras la preĝejo.[1]
Cheste havas longan kaj elstaran rilaton al Esperanto. En la komenco de la 20-a jarcento, ĝi havis tre altan proporcion de esperantistoj, danke ĉefe al la klopodoj de la aktivulo Francisco Máñez Sánchez[2]. Dum la 1920-aj jaroj ĝi iĝis la centro en la valencia regiono de la gastigado de aŭstraj infanoj post la milito.
En la 1970-aj jaroj alia aktivulo, Enrique Arnau konservis la entuziasmon en la urbo. Ambaŭ, Máñez kaj Arnau, havas stratojn en Cheste, dediĉitajn al ilia memoro kaj esperanta aktivado. Se oni aldonas la straton Doktoro Zamenhof, ĝi estas unu el la urboj kun plej multe da ZEOj en al mondo.[3][4]
Ekzistas plu aktiva Esperanto-klubo en la urbo, nomata Lum-Radio.
La 82-a Hispana Esperanto-Kongreso okazos en la valencia urbo Cheste, de la 5-a ĝis la 8-a de septembro 2024.[5]