Chica Vampiro | |
---|---|
![]() | |
televida serio | |
Origina lando | ![]() |
Verkita de | Marcela Citterio |
Lingvo(j) | hispana |
Amplekso | |
Sezonoj | 1 |
Epizodoj | 120 |
Daŭro sen reklamoj | 45 minutoj |
Elsendo | |
Unua elsendo | 14-a de majo 2013 |
Eksteraj ligiloj | |
http://chicavampiro.canalrcn.com | |
ĉe IMDb | |
Chica Vampiro [ĈIka bamPIro] ("vampir-knabino") estas kolombia telenovelo kreita de Marcela Citterio kaj produktita de RCN Televisión por la televida kanalo Nickelodeon.
La serio temas pri la 16-jaraĝa knabino Daisy kiu revas esti kantistino, dancistino kaj aktorino, kaj kies gepatroj estas vampiroj. Daisy ne volas esti vampiro, sed okazas al ŝi grava akcidento, kaj la gepatroj ne havas alian elekton ol mordi ŝin, per kio ankaŭ ŝi iĝas senmorta vampiro.
Aktoro | Rolulo | Priskribo |
---|---|---|
Greeicy Rendón | Daisy O'Brian | la vampir-knabino |
Santiago Talledo | Max De La Torre | la knabo kiun Daisy amas |
Eduardo Pérez | Mirco Vladimoff | fama rok-muzikisto en la vampirmondo, kiu amas Daisy |
Lorena García | Marilyn Garcés | samklasanino kaj malamikino de Daisy |
La serio konsistas el 120 epizodoj. En Kolombio ili estis elsenditaj ekde la 14-a de majo 2013 ĝis la 5-a de novembro 2013, kaj en la aliaj hispanlingvaj landoj de Sud-Ameriko ekde la 23-a de septembro 2013 ĝis la 10-a de aprilo 2014. En Italio elsendiĝis versio kun Italallingvaj voĉoj ekde la 4-a de novembro 2013 ĝis la 5-a de majo 2014 per la televida reto Boing.
Originala epizoda titolo | Traduko | |
---|---|---|
1 | Daisy, la chica vampiro | Daisy la vampir-knabino |
2 | El poder de Daisy | La povo de Daisy |
3 | El ayuno de Daisy | La fasto-tago de Daisy |
4 | Daisy y el festival vampiro | Daisy kaj la vampir-festo |
5 | Daisy y el horóscopo vampiro | Daisy kaj la vampir-horoskopo |
6 | Daisy de novia con un mortal | Daisy koramikino de mortonto |
7 | Pobre Daisy nadie la cree | Kompatinda Daisy, neniu ŝin kredas |
8 | Daisy y el castigo de los vampiros | Daisy kaj la puno de la vampiroj |
9 | Daisy entre dos mundos | Daisy inter du mondoj |
10 | Daisy ama en secreto | Daisy amas sekrete |
11 | Daisy hace magia | Daisy faras magion |
12 | Daisy vampiro en custodia | Daisy, vampiro mallibera |
13 | Daisy de campamento | Daisy tendumas |
14 | Daisy y la vampiritis | Daisy kaj la vampirito |
15 | Daisy y Max un amor del pasado? | Daisy kaj Max, amo pasinta? |
16 | Daisy hogar dulce hogar | Daisy, hejmo dolĉa hejmo |
17 | Ellos compiten por Daisy | Ili konkurencas por Daisy |
18 | Ellos no quieren a Daisy | Ili ne amas Daisy |
19 | ¿Daisy bruja? | Daisy sorĉistino? |
20 | Daisy en el más allá | Daisy en la postvivo |
21 | Daisy y el fin de un secreto | Daisy kaj fino de sekreto |
22 | Daisy y Marilyn ¿vampi amigas? | Daisy kaj Marilyn vampi-amikinoj? |
23 | Daisy por el mal camino | Daisy sur la malbona vojo |
24 | Daisy una vampiro en peligro | Daisy vampiro en danĝero |
25 | La gran Daisy... cazada | La granda Daisy... ĉasata |
26 | Daisy ¿culpable o inocente? | Daisy kulpa aŭ senkulpa? |
27 | Daisy y la maquina del olvido | Daisy kaj la maŝino de l'forgeso |
28 | Daisy y Max sin secretos | Daisy kaj Max sen sekretoj |
29 | ¿Donde está Max? | Kie estas Max? |
30 | Daisy al rescate | Daisy savantino |