Chiopris-Viscone | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Friulo-Venecio Julia |
Provinco | UD Udine |
Geografia situo | 45° 56′ N, 13° 23′ O (mapo)45.93333333333313.383333333333Koordinatoj: 45° 56′ N, 13° 23′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 33 m |
Areo | 9 km² |
Loĝantaro | 692 (2023) |
Loĝdenso | 75 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Cormons (GO), Medea (GO), San Giovanni al Natisone, San Vito al Torre kaj Trivignano Udinese |
Patrono | sankta Miĥaelo la ĉefanĝelo (Chiopris) kaj sankta Zenono (Viscone), al kiuj la du paroĥaj kirkoj estas dediĉitaj |
Festa tago | 29-a de septembro pri Miĥaelo kaj 12-a de aprilo pri Zenono |
Nomo de loĝantoj | chioprisani kaj visconesi |
Poŝtkodo | 33048 |
Imposta kodo | C641 |
Kodo laŭ ISTAT | 030024 |
Telefona prefikso | 0432 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Chiopris-Viscone - prononco [kiOpris visKO:ne] - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, konsistanta baze el la du loĝlokoj Chiopris kaj Viscone. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 692 loĝantoj. Kristanaj patronoj estas la sankta Miĥaelo la Ĉefanĝelo (Chiopris) kaj sankta Zenono (Viscone), al kiuj la du paroĥaj kirkoj (tiu de Chiopris bildiĝas dekstre en la informkesto, tiu de Viscone maldekstre) estas dediĉitaj. La du memortagoj sekve estas la komunumaj festotagoj. Najbaras la komunumoj Cormons (GO), Medea (GO), San Giovanni al Natisone, San Vito al Torre kaj Trivignano Udinese.