![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Makkvina otido, Chlamydotis macqueenii (vintrumanta en Barato)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
![]() | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Chlamydotis estas genro de grandaj birdoj de la familio de Otidedoj de la ordo Otidoformaj.
La genronomo devenas el Antikva greka ĥlamus, ĉevala mantelo kun pezoj kudritaj en la angulojn, kaj otis, otidoj.[1]
Membroj de tiu genro montras malmulton de seksa dimorfismo en sia plumaro. La klado konsistas el du vivantaj specioj, iam konsiderataj samspeciaj formoj de frata grupo ene de la klado kiu inkludas la genron Otis.[2]
La genron establis la franca natursciencisto René Primevère Lesson en 1839 kaj tiam inkludis nur unu specion, kiu estis iam priskribita en la genron Otis. La genronomo Houbara estis uzita de Charles Lucien Bonaparte, sed tio forfalis, iĝante nomen nudum, ĉar ne plenumis la postulojn por zoologiaj nomoj. La azia houbara disiĝis surbaze de diferenca memmontrado, diferencoj en plumarkoloraro kaj surbaze de bone establitaj genetikaj diferencoj. Oni supozas, ke ambaŭ specioj apartiĝis dum periodo de ekstrema arideco antaŭ ĉirkaŭ 0.9 milionoj da jaroj.[3]
La afrika hubaro reproduktiĝas en la Kanariaj insuloj kaj Nordafriko. La azia hubaro troveblas en sudokcidenta Azio kaj laŭ la seka regiono inter la Kaspia Maro kaj la Gobia Dezerto. Multaj birdoj de la pli nordaj populacioj migras suden vintre kaj la Makkvina otido estis historie konata pro sia vagado kaj individuoj estis trovitaj bone ekster sia kutima teritorio. Ili reproduktiĝas en dezertoj kaj aliaj aridaj sablaj areoj kaj suferas pro homa ĝenado. Populacioj de ambaŭ tiuj otidoj estis tre reduktitaj pro ĉasado, falkoĉasado kaj hom-induktitaj vivŝanĝoj.
|