![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Choisy-le-Roi (stacidomo). |
Choisy-le-Roi | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
komunumo en Francio ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Departemento | Val-de-Marne | ||||
Arondismento | Créteil | ||||
Kantono | Choisy-le-Roi (ĉefurbo) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 94022 [+] | ||||
Poŝtkodo | 94600 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 94O22 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Daniel Davisse 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 34 336 (1999) | ||||
Loĝdenso | 6 322 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 46′ N, 2° 24′ O (mapo)48.7663888888892.4077777777778Koordinatoj: 48° 46′ N, 2° 24′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | De 31 al 49 m | ||||
Areo | 5,43 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Choisy-le-Roi, en esperanto Ĉuazio-la-Reĝo, estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-de-Marne kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 35 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Choisyens en la franca.
Choisy-le-Roi situas 12 kilometrojn sude de Parizo. Krom Parizo propre, Choisy estas la ununura komunumo de Francilio, kies teritorio troviĝas sur la du bordoj de la rivero Sejno.
Choisy havas landlimojn kun la komunumoj Alfortville nordoriente, Créteil oriente, Valenton kaj Villeneuve-Saint-Georges sudoriente, Orly sudokcidente, Thiais okcidente kaj Vitry-sur-Seine nordokcidente.
La preĝejo Saint-Louis et Saint Nicolas estis konstruita fare de Ange-Jacques Gabriel pro iniciato de la franca reĝo Ludoviko la 15-a. Restas nur hodiaŭ la enirejo de la kastelo de Choisy.
Choisy-le-Roi estas ĝemelita kun :
Claude Joseph Rouget de Lisle vivis en Choisy-le-Roi kaj mortis tie je la 26-a de junio 1836.
La urbo gastigas la sidejon de la departementa asocio "La Verda Stelo - Esperanto 94" ĉe n-ro 3 de la avenuo Pablo Pikaso. Tie longjare loĝis aktiva esperantisto el la SAT-movado Klaŭdo Ĝikelo (Claude Gicquel), sed la asocio plu agadas (en 2011) post lia foriro provincen.
Sur la placo antaŭ la stacidomo staras busto de Zamenhofo identa al tiu, kiu estas en Bulonjo-ĉe-Maro. La tria ekzemplero de tiu busto troviĝas en la sidejo de SAT en Parizo.