Chris Ryan | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1961 (64-jaraĝa) en Rowlands Gill | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Chris Ryan vd | ||||
Okupo | verkisto militisto ![]() | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Chris Ryan (naskiĝis en 1961) estas brita romanisto, ekssoldato de la brita speciala servo Special Air Service (SAS). Lia plej konata libro estas Strike Back (refrapu, 2007), en kiu li rakontas siajn spertojn ĉe SAS.
Chris Ryan naskiĝis en 1961 en nordorienta Anglujo. 16-jaraĝa li deziris engaĝiĝi en la armeon, post kiam lia kuzo Billy (jam ano de la SAS) invitis lin vidi "kia estas esti en armeo". Ankoraŭ tro juna, li devas atendi esti 23-jaraĝa por aniĝi ĉe 23 SAS, rezervoreĝimento. Sekve li transiris al la aktiva 22 SAS kie li ricevis trajnadon kiel kuracisto kaj pafisto. Dum sep jaroj li partoprenis diversajn misiojn, ankaŭ en oriento.[1] kaj Zairo.
Dum la Golfa Milito en 1991 li estis la ununura ano de la grupo Bravo Two Zero, kiu sukcesis eskapi el Irako, ĉiuj aliaj estis kaptitaj aŭ mortigitaj. Temas pri la eskapo la plej longa, kiun iam ajn sukcesis SAS-ano. En 1994 Chris Ryan forlasis SAS-on. De tiam li estas aŭtoro de sukcesverkoj, kiuj rakontas pri SAS-misioj.[2]