Christian Ulmen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Christian Ulmen | |||||
Naskiĝo | la 22-an de septembro 1975 en en Neuwied, Rejnlando-Palatinato, Germanio | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Charlotte-Paulsen-Gymnasium (en) (–1995) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Collien Ulmen-Fernandes (mul) (2011–) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida prezentisto televida aktoro aktoro rakontanto filmreĝisoro televida produktoro filmaktoro televida reĝisoro amuzisto vd | ||||
Aktiva dum | 1998– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Christian Ulmen (naskiĝis la 22-an de septembro 1975 en Neuwied, Germanio) estas germana televida prezentisto, filmproduktisto, aktoro, verkisto kaj filmreĝisoro.
Christian Ulmen kresksi en Hamburgo. Jam en adoleska aĝo li estis radiofonia prezentisto de la lokaj kanaloj Radio Hamburg, Radio 107 kaj OK Radio. Por siaj televidaj projektoj de la loka "malferma kanalo Hamburgo" (Offener Kanal Hamburg) li en aĝo de 15 jaroj honoriĝis per la premio Junior Reporter Preis de Peter Scholl-Latour.
En 1995 li per abitura ekzameno finis la mezlernejajn jarojn. Li enskribiĝis por studo de teologio en la universitato de Hamburgo, sed praktike neniam komenciĝis tiun studon. Anstataŭe li plu laboris por radiofoniaj kaj televidaj produktaĵoj.
En tia produktaĵo li en 1996 estis malkovrita de usona serĉisto de televidaj talentoj, kiu ofertis al li laborpostenon en la primuzika televida kanalo MTV Europe en Londono. En aĝo de 20 jaroj li translokiĝis al Londono kaj ekde tiam laboris por la tiutempe ankoraŭ tuteŭrope elsenda primuzika televida kanalo MTV. Li en la elsendoj parolis anglalingve, sed kun intence forta germana akĉento, kio donis al li multajn simpatiojn inter la anglalingvaj spektantoj, sed fortajn kritikojn el inter la germanlingvaj spektantoj, kiuj akuzis lin pri stulta serĉado kaj pri fortigo de malĝustaj antaŭjuĝoj kontraŭ germanlingvanoj. Ekde la jaro 1998 la kanalo MTV regionigis sian programon, Germanlingvio ricevis propran MTV-kanalon kaj Ulmen ekde tiam en la elsendoj parolis germane. Post la programo MTV HOT, Ulmen en Hamburgo prezentis la programon MTV Alarm pri konataj muzikistoj. Sekvis la programo Live aus Berlin. Pro konfliktoj kun novaj programgvidistoj, li en 1999 malligis sian laborkontrakton de MTV.
Sekve li verkis artikolojn por diversaj germanlingvaj paperaj amaskomunikiloj, kaj foje laboris (kaj laboras) por la radiofoniaj programoj Radio Fritz en Potsdam kaj 1 Live en Kolonjo.
En 2000 li kiel produktisto de la programo Unter Ulmen revenis al la kanalo MTV. En 2003 la reĝisoro Leander Haußmann dungis Christian Ulmen kiel ĉefaktoro de la kineja filmo Herr Lehmann. Gazetaj kritikistoj tre laŭdis lian aktoradon, kaj jaron poste li ricevis la kinejan premion Bayerischer Filmpreis pro sia rolo de s-ro Lehmann.
Sekvis pliaj kinejaj produktaĵoj, en kiuj Christian Ulmen havis ĉefrolojn. En la kanalo MTV li mallongan tempon prezentis la programon Ulmens Auftrag, kiu publike pli furoris ol la antaŭa programo "Unter Ulmen".
En 2005 li aktoris en la produktaĵo Mein neuer Freund de la televida kanalo ProSieben kaj en 2007 li videblis kiel Max Munzl en la produktaĵo Dr. Psycho – Die Bösen, die Bullen, meine Frau kaj ich - por tiu rolo li estis honorigita per la premioj Bayerischer Fernsehpreis kaj Adolf Grimme.
Post kiam la programoj de Christian Ulmen en la kanalo MTV ricevis pli amase pozitivan eĥon en interreto ol atingi amasan publikon televide, li decidis pli labori per interreto. En la retejo ulmen.tv de aŭgusto 2008 ĝis junio 2009 ĉiusemajne publikiĝis novaj filmetoj de li. Tiucele li fondis filmproduktan firmaon, kiu de tiam produktas filmojn ankaŭ por diversaj germaniaj televidaj kanaloj.
Gazetaj kritikistoj laŭdas liajn televidajn kaj interrete filmajn produktaĵojn esti plenaj je eksperimentemo kaj provoko.
Krome li plu verkas artikolojn por skribaj amaskomukiloj, kaj paroliste realigis multajn produktaĵojn de sonlibroj.