Christophe Barratier | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1963 (61-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Altlernejo Muzika de Parizo «Alfred Cortot» |
Okupo | |
Okupo | scenaristo co-producer (en) komponisto gitaristo filmreĝisoro filmproduktoro produktoro |
Christophe Barratier (naskiĝis en 1963) estas franca filmproduktisto, reĝisoro kaj verkisto de filmaj scenaroj.
Christophe Barratier estas la filo de franca teatra aktoro kaj de la filma aktorino Eva Simonet. Kiel filo li kantis en knaba ĥoro. Pli poste li studis gitaran muzikon en la Konservatorio de Parizo, sed pli poste ne iĝis profesia muzikisto, sed eklaboris en la filmprodukta firmao Galatée de sia onklo Jacques Perrin. Kiel kolega filmproduktisto li interalie kontribuis al la premiigita dokumenta filmo Le Peuple migrateur ("la migra popolo", pri migrobirdoj) kaj de la filmo Les enfants de la lumiére ("la infanoj de la luno"). Kiel reĝisoro li unuafoje aktivis en 2002, kiam li realigis la mallongan filmon Les Tombales. En 2004 sekvis lia sukcesa unua plena kineja filmo Les Choristes ("la ĥorknaboj"), kiu interalie en 2005 en Usono ricevis nomumon por la Akademia Premio de plej bona filmo en lingvo alia ol la angla, kaj kiu sole en Francio logis pli ol 8 milionojn da homoj en la kinejojn.
Christophe Barratier havas filinon de la nomo Violette, kiu interalie ankaŭ videblis en malĉefa rolo de la filmo Les Choristes.