Christophe de Longueil | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Christophe de Longueil | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1487 en Meĥleno | ||||
Morto | 11-an de septembro 1522 (34-jaraĝa) en Padovo | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Poitiers (1507–1509) College Duplessis (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Antoine de Longueil (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juristo humanisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Christophe de LONGUEIL (latine: Christophorus Longolius; naskiĝinta la 30-an de novembro 1487 en Meĥleno, mortinta la 11-an de septembro 1522 en Padovo) estis juristo kaj humanisto franca-flandra dum Renesanco.
Jam kiel junulo li iris al Franclando kaj iĝis doktoro pri jursciencoj en 1511. Post kiam li plenumis kelkajn gravajn administrativajn deĵorojn en Parizo li iĝis instruisto de Francisko de Angoulême, la estonta reĝo Francisko la 1-a. Dum tiu ĉi periodo (ĉ. 1515) estis presita parolado pri la plivaloreco de la tradicioj de la franca popolo en komparo kun la antikvaj romianoj. Post lia veno Romon li amikiĝis kun Pietro Bembo kaj Jacopo Sadoleto.
En la jaro 1519 iniciativo de Bembo farigi Longueil-on civitano roma sukcesis[1] malgraŭ la kontraŭeco de Celso Mellini kaj aliaj humanistoj havantaj intimajn ligojn al la Roma kurio kiujn estis ofendinta ankaŭ la supre citata parolado pri la supereco de la francoj. Sekve estiĝis vera reputacidetrua kampanjo kontraŭ Longueil kiu finfine forlasis Romon kvazaŭ li estus krimulo.[2]. Li iris unue al Venecio poste al Padovo kie li mortis en aĝo de nur 34 jaroj.
Ŝateganto de Cicerono Longueil tre propagandis la stilon ciceronan komence en Franclando, poste en Italujo. Li estis konvinkita ke tiu ĉi retorikisto kaj filozofo estis ne nur lingvopove sed ankaŭ enhave la krono de ĉiu latina/romia scio. Tian opinion havis ankaŭ papo Leono la 10-a kiu volis havi ĉe si kiel sekretarion - admiranton de Cicerono, t.e. Pietro Bembo. Bembo siaflanke helpis la flandron kiom ajn li kapablis.
La verkoj de Longueil kiuj konserviĝis - precipe lia letera interŝanĝo - tute ne estas simpla kaj enuiga kopiaro de ciceronaĵoj. Inverse ili atestas grandan elegantecon kaj vivecon maloftan miksitajn kun stupendaj stilaj serĉado kaj trovado.