Chénérailles | |
---|---|
Muro kaj turo en Chénérailles
| |
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Aubusson |
Kantono | Chénérailles (ĉefurbo) |
INSEE kodo | 23061 [+] |
Poŝtkodo | 23130 |
Kodo laŭ INSEE | 23061 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Bernard Robin 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 759 (1 999) |
Loĝdenso | 97 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°06′46″N 2°10′34″O / 46.11278°N, 2.17611°O (mapo) Koordinatoj: 46°06′46″N 2°10′34″O / 46.11278°N, 2.17611°O (mapo) |
Alto | 487 m - 553 m |
Areo | 7,77 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46° 06′ 46″ Nordo 2° 10′ 34″ Oriento / 46.1127777778 °N, 2.17611111111 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Chénérailles [+] | |
Chénérailles estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 759 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Chénérailles situas sur monteto meze de pluraj lagetoj, el kiuj naskiĝas branĉrivero de la rivero Voueize. Ĝi etendiĝas sur 7,77 km², kaj havis 759 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 97 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Chénérailles situas je alteco de 553 metroj.
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Chénérailles apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Bernard Robin, kiu do fariĝis la loka urbestro.
La preĝejo Saint-Barthélémy datiĝas de la 13-a jarcento. Ĝi entenas belajn lignaĵojn kaj freskojn.
Georges Sarre, franca politikisto kaj eksa ŝtatsekretario, naskiĝis en Chénérailles en 1935.
Chénérailles estas la ĉefurbo de la kantono de Chénérailles. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.