Ciatio (el greka κύαϑος[1] ) estas speciala floraro, kiu estas ŝajnfloro (science pseudanthium) kaj aspektas kiel floro. Ĝi aperas nur en la genro de eŭforbioj (Euphorbia) ene de la familio de eŭforbiacoj (Euphorbiaceae).
Ĝi konsistas el tre reduktitaj unuopaj floroj kaj portas altajn folietojn (brakteojn). Plej ofte estas unu ina floro kaj viraj floroj en kvin grupoj.
La ina floro estas nuda kaj longe tigita. Do, ĝi konsistas nur el ovario kun pistilo kaj ne havas florfoliojn. Ĝi ofte estas malsupren kurbiĝinta. Ĉe la plej multaj specioj ĝi ne havas perianton.
La viraj floroj estas ankaŭ tigitaj. Ili konsistas nur el la antero. Ili ĉirkaŭas la inan floron kaj staras en cincinoj.
La portaj folietoj de viraj floretoj ĉirkaŭas kiel altaj folietoj (brakteoj) la tutan floraron.
Ĉirkaŭ tiuj estas ofte elipsoformaj aŭ duonlunaj nektaraj glandoj. La glandoj produktas nektaron, kiu allogas insektojn.
La sekvaj transversaj sekcoj tra la ciatioj surbildigas ties nekutiman konstruon.
Euphorbia milii
Euphorbia tridentata
Klarigoj:
b
Brakteo
i
Flora involukro
g
Nektara glando
ag
Alpendaĵo de nektara glando
bo
Pinto de flora involukro, brakteolo
mf
Vira floro, tigita filamento, kiu porta je la fino 2 anterojn
jmf
Nematura vira floro
a
Antero
pmf
Tigo de la vira floro
ff
Ina floro, mallonge tigita ovario kun stiluso, kies dupartaj finetoj formas la stigmon
Spohn, Aichele, Golte-Bechtle, Spohn: Was blüht denn da? Kosmos Naturführer (2008), ISBN 978-3-440-11379-0, paĝo 262, sub la kapvorto Warzen-Wolfsmilch (Euphorbia verrucosa) germane
Strasburger, E. et al.: Lehrbuch der Botanik für Hochschulen. 15. Auflage, Jena Verlag von Gustav Fischer 1921, paĝo 551 germane
Strasburger, E. et al.: Lehrbuch der Botanik für Hochschulen. 35. Auflage, Spektrum Akademischer Verlag 2002, paĝoj 826-828 germane
Ullstein Lexikon der Pflanzenwelt, 1973, ISBN 3-550-16019-4, paĝo 493, sub la kapvorto Wolfsmilchgewächsegermane
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cyathium en la suprasoraba Vikipedio.