Cieza | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipality of Cantabria (en) ![]() ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39407 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 546 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 13′ N, 4° 5′ U (mapo)43.222222222222-4.0875Koordinatoj: 43° 13′ N, 4° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 166 m [+] | ||
Areo | 44,07 km² (4 407 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Cieza [ZJEza] estas municipo en centra Kantabrio, Hispanio, en la komarko Besaya.
Ĝi limas norde kun Mazcuerras kaj Los Corrales de Buelna, okcidente kun Ruente kaj sudoriente kun Arenas de Iguña. Ĝi estas en la orienta parto de la Nacia Ĉarezervejo de Saja.
La municipa ĉefurbo estas loĝloko Villayuso de Cieza, je 48 km de la regiona ĉefurbo Santandero.
Por areo de 44,07 km² estas 548 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis 700 loĝantojn el la 1960-aj jaroj.
La 548 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj:
Oni ne konfuzu inter Villasuso de Cieza (suso = supre) kaj Villayuso de Cieza (yuso = malsupre).
Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe oni transiris al dungado en la industriaj kernoj de Torrelavega kaj Los Corrales de Buelna.
El la historia heredo elstaras la romia ŝoseo de la Romia Imperio kiu ligis Pisoraca (Herrera de Pisuerga, provinco Palencio) kun Portus Blendium (Suances, Kantabrio) uzita dm jaroj kiel pasejo inter la valoj Buelna kaj Cieza. El Ferepoko devenas la kastrumo de Cueto del Agua.