La tradiciaj magnetoskopoj komencis eksmodiĝis komence de la 21a jarcento, lasante spacon al novaj registraj procezoj, ĉu optikaj aŭ eĉ plu magnetaj, sed ambaŭkaze, ili bitaj, male al malnovaj analogaj procezoj.
Cifereca videoregistrilo estas elektronika aparato por bite registri sur fiksan durdiskon televidaĵojn.
Novaj funkcioj estis enkondukitaj kun apero de unuaj videoregistriloj :
Bita registrado, implikanta nur la statojn 1 kaj 0, kapablas mastrumi procezojn pri detektado kaj erar-korektado realtempe, povas signali ekmalnoviĝon ĝustatempe por ke la enhavo estu rekopiita sen informperdo en novan datenujon.
Male al analoga registrado, tiu transdatenujigo ne estigas kvalitan difekt-riskon.
Enhavojn oni povas facile disponigi ĉe la reto, eĉ disstoki ilin ĉe pluraj komputiloj (aŭ pluraj centoj da komputiloj), ekde kiam la enhavo interesas eĉ nur dekon da homoj en la mondo, ekzemple familianojn, asocianojn, ktp... (vidu Samtavola ŝutado)
Tiu procezo solvas gravan problemon: tiu de la konservado de verkaĵoj. Kiam ili estas disstokitaj ĉe la reto, la multeco de kopioj dividas la perdriskon, aparte de maloftaj verkaĵoj kies centrala savkonservado elpetus tro da financaj kaj homoj resursoj. Se tiaj procezoj estus ekzistintaj unu jarcenton pli frue, ĉiuj filmoj de Georges Méliès estintus tiel savitaj.