Cinamaldehido | ||
![]() | ||
Plata kemia strukturo de la Cinamaldehido | ||
![]() | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Cinamaldehido | ||
![]() | ||
Cinamaldehido trovatas en la ŝeloj de la cinamujo | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 104-55-2 | |
ChemSpider kodo | 553117 | |
PubChem-kodo | 637511 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | lumsensiva flava viskoza likvaĵo kun cinamodoro | |
Molmaso | 132.16 g·mol-1 | |
Denseco | 1.0497g cm−3 | |
Fandpunkto | −7.5 °C | |
Bolpunkto | 248 °C | |
Refrakta indico | 1,6219 | |
Ekflama temperaturo | 71 °C[1] | |
Acideco (pKa) | 0.3 | |
Solvebleco | Akvo:Malmulte solvebla | |
Mortiga dozo (LD50) | 3400 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 R43 | |
Sekureco | S26 S36/37 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2][3] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H312, H315, H317, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P272, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P333+313, P337+313, P362, P363, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Cinamaldehido estas organika komponaĵo, lumsensiva flava gelatena likvaĵo kiu respondecas pri la odoro kaj gusto de la cinamo. Ĝi estas flavonoido kiu estas nature sintezebla kaj okazas en la ŝelo de la cinamujoj kaj aliaj specioj el la genro Cinnamomum.
La esencoleo de cinamŝelo enhavas ĉirkaŭ 50% da cinamaldehido. Multaj el la beneficoj de la cinamomo kaj ties efiko sur la metabolo rezultas pro la ĉeesto de la cinamaldehido. Tiu substanco helpas kontraŭ dentokario kaj buŝa malbonodoro kaj do cinamomo uzatas por plibonigado de la buŝa sano. Krom tio, la antifungaj kaj antibakteriaj proprecoj de la cinamaldehido helpas redukti infektojn.
Cinamaldehido estis unue izolita en 1834 de la francaj kemiistoj Jean-Baptiste Dumas (1800-1884) kaj Eugène-Melchior Péligot (1811-1890), sed ĝi estis laboratorie sintezita en 1854 de la itala kemiisto Luigi Chiozza (1828-1889). La kemia molekulo konsistas je unu benzena ringo ligita al nesaturita aldehido. Pro tio, la molekulo povas esti konsiderata kiel derivaĵoj de la akroleino.
![]() |
![]() |
La biologia sintezo de la cinamaldehido komenciĝas per la senaminigo de la L-fenilalanino en cinamata acido per agado de la enzimo konata kiel fenilalanina amonia liazo. En la sekva etapo la Kun-enzimo A ligazo konvertas la cinamatan acidon en cinamoila-Kun-enzimo A per unu acido-tiola ligilo. La lasta etapo rezultas en la konvertado de la antaŭa kun-enzimo A al cinamaldehido.
![]() |