Cistikoloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Cistikoloj aŭ Cisticola estas genro de tre malgrandaj insektovoraj birdoj iam klasitaj en la familio de Silviedoj, sed nuntempe kutime konsiderataj kiel separata familio nome Cistikoledoj kun aliaj sudaj genroj. Oni supozas, ke ili estas tre proksime rilataj al la hirundoj kaj murhirundoj, la Piknonotedoj kaj la blankokululoj. Tiu genro enhavas ĉirkaŭ 45 speciojn, el kiuj nur du troviĝas en Afriko (unu en Madagaskaro) kaj la aliaj el Azio al Aŭstralazio.
La genra nomo, Cisticola, signifas loĝanto (-cola) en teksita kesto (cista-), alude al la tre fajne teksita nesto de la Herbosilvio, la plej disvastigata specio.
Cistikoloj estas disvastigataj en tropikaj kaj subtropikaj regionoj de la Malnova Mondo. Afriko, kiu estas hejmo de preskaŭ ĉiu specio, estas verŝajne la prahejmo de la grupo. Cistikoloj estas kutime nemigrantaj kaj plej parto de specioj estas ligataj al kaj ofte distingeblas pro ties habitatoj.
Oni okupas varion de malfermaj biotopoj, kiel humidejoj, humidaj aŭ pli sekaj herbejoj, malfermaj aŭ rokaj montodeklivoj, kaj de homo modifitaj vivejoj kiaj ŝosebordoj, terkultivejoj, fiherbejoj aŭ paŝtejoj. Tiu specio preferas humidejojn de la bordoj de mangrovoj, aŭ marĉojn de papiruscipero, komunaj kanoj, aŭ tifao. Cistikoloj estas ĝenerale tre komunaj en tio kio restas de siaj preferataj vivejoj.
La Herbosilvio estas disvastigata en tropikoj kaj eĉ reproduktiĝas en suda Eŭropo. Ĝi estis iam kiel vaganto en Anglio.
Pro ties malgrando (ĉirkaŭ 10 cm) kaj bruna plumaro, ili estas pli facile aŭdataj ol vidataj. La simila plumaro de multaj specioj povas malfaciligi la identigon, ĉefe vintre kiam ili apenaŭ eliras el siaj herboj. Multaj afrikaj specioj, ĉefe, estas malfacile distingeblaj krom pro iliaj Birdkantoj. Ĉirkaŭ 13 specioj ricevas siajn nomojn pro siaj alvokoj, priskribitaj kiel "Kanto", "Trilo", "Babilo" aŭ "Fajfo".
Maskloj de Cistikoloj estas poligamaj. La ino konstruas nevideblan neston profunde inter herboj, ofte bindante vivajn foliojn en milda konstruaĵo de planta materialo, araneretoj kaj herboj: tasforma nesto ĉe la Herbosilvio kun kanopeo de ligitaj folioj kaj herboj supre por kamufla celo, tuta kupolo ĉe la Orkapa cistikolo. La mezaveraĝa ovodemetado estas de ĉirkaŭ 4 ovoj, kaj eloviĝo okazas post 2 semajnoj. La Kukolfringo estas specialista parazito de cistikoloj kaj prinioj.
Somere maskloj de cistikoloj de la pli malgrandaj specioj plenumas spektaklajn flugoceremoniojn, dum pli grandaj specioj ripozas sur elstaraj ripozejoj kantante vigle. Spite sia malgrando kaj bona kamuflo de brunstrieca plumaro la masklo de Orkapa cistikolo de Aŭstralio kaj suda Azio produktas malgrandan, brilan fulmon orflavan en la sunlumo de la kanejo.
|