Citruskaviara lemono, Citrus australasica estas arbedo aŭ malgranda arbo troviĝanta en la subvegetaĵaro de subtropikaj malaltaj pluvarbaroj en la marborda limregiono de Kvinslando kaj Novsudkimrio, Aŭstralio. La planto altas 2-6 metrojn. La folioj estas malgrandaj, 1-5 cm longaj kaj 3-25 mm larĝaj, glataj, kun la pinto tranĉita kaj krenata en la apekso. La floroj estas blankaj kun 6-9 mm longaj petaloj. La frukto estas cilindra, 4-8 cm longa, foje iomete kurba. Ĝi venas en malsamaj koloroj, inkluzive rozkoloran kaj verdan.
La unuaj ne-indiĝenaj kolonoj konsumis la fruktojn konservante la arbetojn kiam ili utiligis la grundon por agrikulturo. La botanikistoj de la kolonio proponis, ke ili estu kultivataj. La citruskaviara lemono tiam estis popularigita kiel indiĝena manĝaĵo. La pulpo formita de malgrandaj globetoj estas komparita kun kaviaro, ĉar ĝi povas esti uzata kiel garnaĵo aŭ aldonita al diversaj receptoj. La freŝa pulpo efikas kiel eferveska eksplodo de spica gusto dum ĝi estas maĉita. La suko de la frukto estas acida kaj simila al tiu de citrono. Konfitaĵoj kaj pikloj ankaŭ estas kuiritaj el ĉi tiu frukto. La ŝelo povas esti sekigita kaj uzata kiel spico. Citruskaviara lemono sin prezentas en vasta gamo de koloroj - verda, flava, oranĝa, purpura, nigra kaj bruna. Oni supozas, ke ĝi havas la plej vastan koloran varion inter la aliaj citrusaj specioj. Ĝia komerca uzo komenciĝis meze de la 1990-aj jaroj en konfitaĵbutikoj, oni farante frandaĵojn el sovaĝaj fruktoj. Ĉirkaŭ la jaro 2000 ĝi estis vendita en restoracioj kaj freŝa frukto eksportiĝis.
Lastatempe ĉi tiu specio estis kultivata komerce responde al la granda postulado pri ĝia frukto. Estas kreskantaj varioj de genetikaj selektoj, kiuj estas greftitaj sur citrusgreftbazoj. Kun la neatendita pliiĝo de postulo de fruktoj, la ĉefa fonto de genetika materialo por disvastigo venas el sovaĝaj plantoj. En kultivado, la planto estas traktata same kiel la cetero de la citrusaj specioj. Ĝi povas esti atakita de iuj damaĝbestoj kaj malsanoj postulantaj ĝiajn regadon en iaj situacioj. La plej oftaj estas koĉoj, raŭpoj, cinipaj insektoj kaj putrado de branĉoj. La esploroj de d-ro Andrew Jessop pri fruktomuŝo konkludis, ke ĝi ne estas gastiganta planto por ĉi tiu speco de muŝo kaj sekve ne riskas kvarantenon por importantaj landoj. Esplorado farita en la 1970-aj jaroj indikis ke, sovaĝaj selektitaĵoj de C. australasica estis tre rezistema al Phytophthora citrophthora fungosimila patogeno kiu kaŭzas radikarmalsanon, pro tio oni ellaboris hibridigprogramon por obteni rezisteman citrusan greftbazon.