Clarés de Ribota | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50314 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 74 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 32′ N, 1° 50′ U (mapo)41.5297053-1.8377207Koordinatoj: 41° 32′ N, 1° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 943 m [+] | ||
Areo | 18,69775 km² (18 69. 775 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Clarés de Ribota [+] | |||
Clarés de Ribota [KlaRES deriBOta] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Clarés de Ribota estas municipa teritorio en la nordokcidento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Malanquilla norde kaj Villarroya de la Sierra sude. Krome okcidente estas Bijuesca.
La loĝloko Clarés de Ribota mem estas je 120 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 27 km de Ateca, sur 943 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Ribota, fakte ĉe ties ekfluejo, apud la montaro Virgen. Ĝi estas alirebla laŭ la nacia ŝoseo N-234 inter Sorio kaj Calatayud.
Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud, en la "Sesma del río de la Cañada", kaj ĝi estis kategoriita kiel "aldea" (domaro) ĝis 1711 kaj poste "lugar" (vilaĝo) ekde 1785. Kiel oftis en tiuj limaj lokoj, estis iam kastelo; tial la preĝejo estas dediĉita al la Virgulino de la Kastelo. Tio estas, kiam la mezepekaj kasteloj de tiu areo jam ne plu utilis sen limo inter Kastilio kaj Aragono, tre ofte oni uzis restaĵojn de la kastelo por nova preĝejo.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Clarés de Ribota kie oni malaltiĝis el 522 en 1910 ĝis nunaj 68 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.
Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Aliaj altiraĵoj estas la preĝejo kun romanikaj pentraĵoj interne, fonto kun lavujo, ermitejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.