Cleidopus gloriamaris aŭ ananasfiŝo estas noktema fiŝo, kiu vivas ĉe la aŭstraliaj marbordoj. Ĝi estas la nura specio de la genro Cleidopus.
La fiŝo similas al ananaso, kio donis al ĝi la anglan nomon pineapple fish, tio estas ananasfiŝo. Ĉe la buŝo ĝi havas organojn, kiuj enhavas lumigivajn bakteriojn. Ĝi povas laŭvole aperigi lumsignalon. Oni supozas, ke tio utilas al komunikado kaj allogado de predoj.