Cobos de Fuentidueña | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40332 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 28 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 23′ N, 3° 56′ U (mapo)41.382777777778-3.9272222222222Koordinatoj: 41° 23′ N, 3° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 833 m [+] | ||
Areo | 14 km² (1 400 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cobos de Fuentidueña [+] | |||
Cobos de Fuentidueña [CObos defŭentiDŬEnja] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 34 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 250 el la 1960-aj jaroj.
Ĝi distas 67 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj San Miguel de Bernuy, Tejares, Castro de Fuentidueña, Carrascal del Río kaj Navalilla. Ĉirkaŭas la urban kernon la rivero Duratón.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de San Julián kun romanika absido.