Cobra Records | ||
---|---|---|
diskeldonejo ![]() | ||
Komenco | 1956 vd | |
Fino | 1959 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Ĉikago | |
Fondinto(j) | Eli Toscano vd | |
Cobra Records estis sendependa diskeldonejo kiu funkciis el 1956–1959. Tiu marko ludis gravan rolon por la lanĉo de la karieroj de kantistoj kaj muzikisto de Ĉikago bluso kiel Otis Rush, Magic Sam, kaj Buddy Guy kaj "markis la alvenon de nova generacio de blusartistoj kaj de nova sono... kiu estos nomita West Side Sound."[1]
Cobra startis en la Ĉikaga West Side en 1956 fare de Eli Toscano, posedanto de diskovendejo kaj televid-riparejo, kun helpo el produktoro Howard Bedno.[2] Kiam lia antaŭa diskeldonejo, Abco Records, malsukcesis generi multan intereson, Toscano alproksimiĝis al Willie Dixon por labori por Cobra.[3] Malkontenta kun sia aranĝo ĉe Chess Records, Dixon aliĝis al Cobra. Tie li servis en multaj postenoj, kiel de talentoesploristo, produktoro, aranĝisto, kantoverkisto, basisto, kaj iĝis "la artisma kapablo malantaŭ Cobra Records."[4]
La unua kiu registris por Cobra estis Otis Rush. Lia simplaĵo "I Can't Quit You Baby" iĝis sukceso, kaj restis ses semajnojn en la listo de Billboard R&B, kie ĝi atingis la numeron sesan en 1956.[5] Rush registris aliajn sep simplaĵojn por Cobra, priskribitaj kiel "difinaj momentoj de Ĉikaga bluso."[6] En 1957 Magic Sam registris sian mejloŝtonan kanton "All Your Love" kaj publikigis kvar simplaĵojn por Cobra. Buddy Guy publikigis du simplaĵojn en 1958 por la filio de Cobra nome Artistic Records.