BIBLIAJ KODEKSOJ
“Codex Boreelianus”
Evangelio laŭ Marko en Codex (kodekso) Boreelianus.
nomo = Codex Boreelianus
formo = Unciala (majuskla)
nombro = 09
isizo = 210
nomo = Boreelianus
smolo = Fe
enhavo = kvar Evangelioj kun lakunoj
datado = 875-975 ĉirkaŭ
posedinto = Johano Boreel
konservado = ĉe la universitato de Utrecht
dimensioj = 285 x 220 mm
teksta tipo = bizanca
kategorio = V
noto = gastigas la perikopon de la adulta virino
La Codex Boreelianus (Gregory-Aland no. Fe aŭ 09 ) estas manuskripto greklingva unciala (majuskla) de teksta bizanca tipo , datita al 9-a jarcento , entenanta la kvar evangeliojn.
Konserviĝas nur fragmentoj, entute 204, en pergamenaj folioj. La mesuro de la paĝoj estas: 285 x 220 mm.[ 1]
La deveno de la manuskripto restas ĝis nun nekonata. En la 17-a jarcento tiu manuskripto estis posedita de Johano Boreel , de kie la nomo. De 1830 ĝi troviĝas ĉe la "Rijksuniversiteits Bibliotheek" de Utrecht (MS. 1).[ 2]
Boreelianus entanas la kvar evangeliojn kun mankoj. Jen la lakunoj:
Mateo 1,1-9,1; 12,1-44; 13,55-14,9; 15,20-31; 20,18-21,5;*
Marko 1,43-2,8; 2,23-3,5; 11,6-26; 14,54-15,5; 15,39-16,19;
Luko – 24 lakunoj
Johano 3,5-14; 4,23-38; 5,18-38; 6,39-63; 7,28-8,10; 10,32-11,3; 12,14-25; 13,34-ĝisfine.[ 3]
Folio 147r de Codex Boreelianus, Luko 6,15b-20a.
widths="160px"
Komencaj minusklaj literoj.
Komencaj Majusklaj literoj
La ligiloj utiligitaj en la manuskripto.
La manuskripto entenas la Perikopon de la virino adulta (Evangelio laŭ Johano (8,1-11).
↑ K. Aland, B. Aland: Der Text des Neuen Testaments . Deutsche Bibelgesellschaft , Stuttgart 1989, S. 119.
↑ C. R. Gregory , "Textkritik des Neuen Testaments" , Leipzig 1900, vol. 1, p. 49-50.
↑ (de) Caspar René Gregory, Textkritik des Neuen Testaments, vol. 1, Leipzig, J.C. Hinrichs’sche Buchhandlung, 1900, présentation en ligne, archive, p. 49–50.
[1] Encyclopedia of Textual Criticism. Anglalingva priskribo de la Kodekso Bareellianus.
Bruce Metzger , The Text Of The New Testament: Its Transmission, Corruption and Restoration , Oxford University Press 1968, p. 52.
Jodocus Heringa, Disputatio de Codice Boreeliano, nunc Rheno-Trajectino, ed. H. E. Vinke (Utrecht, 1843).