UNCIALAJ MANUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENTO | |
“Codex Guelferbytanus A” | |
“024” | |
formo = Uncialo | |
numero = 024 | |
simbolo = P | |
teksto = kvar evangelioj (kun iuj mankoj) | |
dato = 6-a jarcento | |
lingvo = antikva greka | |
malkovrita = F. A. Knittel | |
konservita = ĉe la Biblioteko de Wolfenbüttel | |
dimensioj = 26,5 x 21,5 cm | |
tipo = teksta bizanca | |
kategorio = 5 | |
noto = palimpsesto |
Codex Guelferbytanus A (Gregory-Aland: Pe o 024; Soden: ε 33) estas greklingva unciala manuskripto paleografie datita je la 6-a jarcento kaj entenanta la kvar kanonajn evangeliojn.[1]
La kodekso entenas 44 dikajn pergamenajn foliojn dimensie 26,5 x 21,55 cm, enhavantajn la tekston preskaŭ kompletan de la kcar kanonaj evangelioj. Skribita ĉiupaĝe dukolumne kun sur ĉiu kolumno 24 linioj,[2] ĝi montras la nomina sacra (Mallongigojn de la Sanktaj Nomoj)(ΙΣ, ΧΣ (Christos, Kristo), ΚΣ (Kurios, Signore) ΘΣ, ΥΣ, ΠΗΡ, ΠΝΑ, ΙΛΗΜ, ΑΝΟΣ kaj ΔΑΔ) krom eraroj de jotismo.[3]
Ĝi kombiniĝas per la tavoloj sekcigitaj laŭ la eŭsebiaj kanonoj uzitaj antaŭ la invento de la moderna sekciga sistemo. Ĉar temas pri palimpsesto, la supera teksto estas latinlingva kaj gastigas la verko “Etymologiarum Libri Viginti (aŭ Origines) de Isidoro de Sevilo kaj ties leteroj /kiel en la Codex Guelferbytanus B).
la priteksta kritiko rimarkigas ke la kodekso estas reprezentanto de la bizanca teksta tipo. Kurt Aland ĝin lokigas en la Kategorio 5-a.[5] Franz Anton Knittel en la Duka Biblioteko de Wolfenbüttel.[6]
Ĝi nun estas gastigata ĉe la Herzog August Bibliothek (Weissenburg 64) en Wolfenbüttel.